Kio estas laborista klaso ?

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Ŝlosil-vortoj : neniu

1Kia procento de loĝantaro estas en la laborista klaso ?
Vikipedio diras « Same kiel aliaj terminoj pri socia klaso, ĝi estas plurdifina, depende de la kunteksto kaj parolanto ». La franca Vikipedio diras « … apartenas al socia grupo de proletoj, tiuj kiuj ne havas proprecon de produktaj rimedoj, kaj devas vendi ilian laborforton por vivi. ». Tiu marksisma vortaro estas uzata ekde la 19a jarcento por priskribi malegalecon en kapitalisma socio.


Opinienketoj de Eŭropa Unio (enketoj Eŭrobarometro), samtempe farataj en multaj eŭropaj landoj, du foje en jaro, havas notinde la jenan demandon : « Ĉu vi pensas vin, vin kaj via samhejmuloj, kiel parto de … ? La laborista klaso de la socio / La malsupra-meza klaso de la socio / La meza klaso de la socio / La supra-meza klaso de la socio / La plej supra klaso de la socio / alia / neniu / rifuzas respondi ». En tia demando, ni vidas ke « laborista klaso » estas tre malsupra tavolo de la socio, sed ni vidos ke ĝi varias laŭ la landoj.


En ĉiuj landoj, malmultaj homoj respondas "mi estas en la plej supra klaso de la socio" (malpli ol 2%), ĉar ĉiu povas trovi pli riĉa ol si ; do tiuj nombroj ne estas uzeblaj por statistiko.

La nombroj prezentataj tie estas averaĝo inter la du lastaj enketoj EB92 (novembro 2019) kaj EB93 (julio 2020).

2La koeficiento de Gini utilas por mezuri malegalecon en socioj
Dum la 20a jarcento, por nombri malegalecojn, oni proponis la koeficienton de Gini. Tiu nombro estas inter 0 kaj 1 (aŭ inter 0 kaj 100) : ju pli ĝi proksimas 1, des pli malegalecon grandas en la socio.

Oni povas trovi tiun koeficienton de Gini en statistikaj verkoj de internaciaj oficoj, ekzemple OEKE. En tiu dokumento de OEKE ankaŭ estas aliaj mezuriloj de malegalo, ekzemple la proporcio inter dekonoj.


Oni povas do pensi ke ju pli socio estas malegalema (per la koeficiento de Gini), des pli la procento de homoj deklarante sin membro de la laborista klaso estas granda.


3Korelacio inter tiuj du nombroj
La membroŝtatoj de OEKE ne ĉiam estas membroŝtatoj de Eŭropa Unio, sed tamen la tabelo de OEKE donas valorojn de koeficiento de Gini por multaj eŭropaj landoj, kiuj ankaŭ estas en enketoj Eŭrobarometro, kaj de kiuj ni konas la procenton de respondantoj « laborista klaso ».

En statistikoj Eŭrobarometro, la mallongaj formoj de landnomoj estas jenaj :

BE Belgio
BG Bulgario
CZ Ĉeĥio
DK Danio
DE Germanio
EE Estonio
IE Irlando
EL Grekio
ES Hispanio
FR Francio
HR Kroatio
IT Italio
CY Kipro
LV Latvio
LT Litovio
LU Luksemburgio
HU Hungario
MT Malto
NL Nederlando
AT Aŭstrio
PL Pollando
PT Portugalio
RO Rumanio
SI Slovenio

SK Slovakio
FI Finnlando
SE Svedio
UK Britio
TR Turkio

ImageDo, jes, estas korelacio inter la koeficiento de Gini (= koeficiento de malegalo) kaj la procento de respondintoj « laborista klaso ». Ju pli socio estas malegala, des pli la procento de membroj de laborista klaso estas granda.

Sed la korelacio estas malgranda. R2 estas « koeficiento de determinado », kiu donas proporcion de varianco de « laborista klaso » kaŭzita de « koeficiento de Gini ». Tie, ĝi estas nur 0,19, kaj tio signifas ke la koeficiento de Gini kaŭzas nur kvinonon de respondoj « Mi estas ano de laborista klaso » (ĉar 0,19 proksimas 0,20, kio estas unu kvinono).

Por la sama koeficiento de Gini, rimarkindas ke kvinoble pli da portugaloj ol luksemburgianoj respondas « laborista klaso », kiam portugaloj estas pli ol 15 % de la loĝantaro de Luksemburgio. Same estas pri poloj, kiuj kvinoble pli ofte ol nederlandanoj respondas « laborista klaso » por la sama valoro de koeficiento de Gini.

Aliaj mezuriloj de malegalo, (ekz. proporcio inter dekonoj) donas similajn rezultojn.

4Kial malegalo en socio ne rilatas al sento « laborista klaso » ?
Pluraj kialoj eblas samtempe.

La koeficiento de Gini ne mezuras ĉian socian malegalon
En la dokumento de OEKE, la koeficiento de Gini ŝajnas baziĝi sur enspezo de la familio. « Riĉeco » dependas ne nur de enspezo : per la sama enspezo, la pagota prezo por loĝejo povas varii laŭ la landoj, same pri prezoj por instruo de infanoj, aŭ porsanaj asekuroj. La problemo estas simila por aliaj mezuriloj de malegalo, ekz. proporcio inter dekonoj.

La signifo de vortoj malsimilas laŭ la lingvoj (germana, angla, franca)
Franclingve, la vortoj estas « classe ouvrière », kiam en la angla estas « working class ». Tio estas la traduko en dulingvaj vortaroj.

Tamen en Francio oni kutimas disigi inter « ouvriers » (permanaj laboristoj) kaj « employés » (dungitoj en komerco kaj oficoj). Oni povas pensi ke « employés » pensas sin kiel anoj de « classe ouvrière », eĉ se ili ne estas « ouvriers », kaj ankaŭ ke iuj permanaj laboristoj ne pensas sin en « laborista klaso ».

Por angloparolantoj, « working class » povas havi signifon, kaj por germanoparolantoj, « Arbeiterschicht », kiu estas traduko en la oficiala raporto, ankaŭ povas signifi malsimile.

5La demandaroj en diversaj lingvoj estas malfacile haveblaj
La raportoj mem estas (maksimume) haveblaj en la germana, angla kaj franca lingvoj. En la retejo https://ec.europa.eu/commfrontoffice/publicopinion oni povas havi ankaŭ tabelojn laŭ formato xls, sed nur en la angla kaj la franca (« Open Data Portal »). Tamen estus utile scii precize kiu demando estis proponata al loĝantoj de Slovenio aŭ Pollando, en iliaj lingvoj, do havi la demandarojn en ĉiuj lingvoj.

Tio estas malfacile havebla. En la retejo Open Data Portal, kiu estas nur anglalingve, estas ligilo al « Leibniz-Institut für Sozialwisssenschaften ». https://www.gesis.org/eurobarometer. Post labirinta vojaĝo en diversaj paĝoj, oni alvenas en germanlingva paĝo pri Eurobarometro 92.4 (2019). Nun sufiĉas alklaki dekstre sur « Fragebögen » por elŝuti kvardekon da pdf-dosieroj de demandaroj (en ĉiuj oficialaj lingvoj de membroŝtatoj, sed ankaŭ en malplejmultaj lingvoj, kiel la kataluna en Hispanio aŭ la rusa en Latvio).

Ekzemple, « laborista klaso » estas « clase trabajadora » en la hispana, « classe operaia » en la itala, kaj « classe trabalhadora » en la portugala.

6Por iu lingvo, elekto de vortoj komplikigas la aferon
« Laborista klaso » estas « Arbeiterklasse » en ĉiuj demandaroj en la germana lingvo de Germanio, Aŭstrio, Italio kaj Luksemburgio. Sed strange estas ke tiu vorto de la demandaro (Arbeiterklasse) estas malsimila en la raporto (Arbeiterschicht).

La interreta tradukilo reverso.net donas plurajn tradukoj de « laborista klaso » en la germana, el la francaj vortoj « classe ouvrière ».

Image« Arbeiterklasse » ŝajnas esti socia grupo, grava kaj forta. « Arbeiterschicht » ŝajnas esti socia tavolo, tie la malsupra tavolo de la socio, klare submetita sub la aliaj sociaj tavoloj. Tiuj vortoj ne estas samsignifaj, kaj iu povus respondi jese al « Arbeiterklasse », sed nee al « Arbeiterschicht », aŭ inverse.


Ŝajnas ke la redaktintoj de la raporto ne estis konantaj la demandaron sur kiu baziĝas ilia raporto. Ni povas pensi ke oni unue verkis la raporton en la angla lingvo, kaj tiu raporto estis tradukita al la germana lingvo de iu tradukisto nekonanta la origina demandaro


Problemoj de lingvoj malfaciligas rektan komunikadon inter loĝantoj de Eŭropa Unio, sed ankaŭ ili malutilas al la scienca fidindeco de dokumentoj Eŭrobarometro.

 

Skribi komenton

Kiu estas la unua litero de la vorto ttdc ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo